marsk/o

marsko

GEOGGEOL Aluvia herbeja grundo, estiĝinta post la lasta glaciepoko, fekunda kaj malseka, proksima de maroj kaj riverdeltoj: mi vidis […] la dezertan, de ĉiuj bestoj jam forlasitan marskon [1]; en Norda Eŭropo, socioj povis vivi bone danke al abundaj manĝaĵprovizadoj de la marskoj [2]. VD:poldero
1. Theodor Storm, trad. Heino Heitmüller: La Blankĉevala Rajdanto
2. Vikipedio, Prahistorio
angle:
 tidal marsh
france:
 marais maritime
germane:
 Marschland, Schwemmland
ukraine:
 марш, низовинне морське узбережжя

administraj notoj