matriark/o

matriarko

Estrino de familio, tribo aŭ etna aŭ religia grupo: la matriarkoj de Gvamo [1]; sur Kreto elformiĝis la plej evoluinta egea civilizo de la bronzepoko, […] la plej belaj artaĵoj estas la sigelŝtonoj, ceramikaĵoj […], murpentraĵoj de la palacoj, tiuj montris […] pompe vestitajn diinojn, oni supozas laŭ tiuj lastaj, ke la socio, religio estis matriarka [2]; la matriarko malpeneme etendis sian rostron; ĉirkaŭ ŝi sin paŝtis la zorgataro, subite ŝi eligis trumpetan, tamen muzikecan, sonon, kiu klarione portiĝis trans la herbejon [3].
angle:
 matriarch
beloruse:
 матрыярх
france:
 matriarche
germane:
 Matriarchin
hispane:
 matriarca
katalune:
 matriarca
nederlande:
 matriarch, aartsmoeder
pole:
 matriarcha, matka rodu
portugale:
 matriarca
rumane:
 matriarha, mama familiei
ruse:
 матриарх
svede:
 matriark

matriarkeco

Socia organizo, en kiu la patrino estras, havanta aŭtoritaton super viroj kaj infanoj: laŭ la evolu[…]isma vidpunkto, poliandrio estus postsigno de matriarkeco, sekve, multaj antropologoj serĉis poliandriajn societojn en frua 20-a jarcento, sed neniu trovis nedisputindan poliandrian komunumon [4].
angle:
 matriarchy
beloruse:
 матрыярхат
france:
 matriarcat
germane:
 Matriarchat
hispane:
 matriarcado
pole:
 matriarchat
rumane:
 matriarhat
ruse:
 матриархат
svede:
 matriarkat
ukraine:
 матріархат,

administraj notoj

~eco: Mankas dua fontindiko.