mediokr/a NePiv
mediokra
(malofte)
- Mezaĉa, malbrila: oni nur sciis, ke li estis iom mediokra oficisto, ke li ridas, ke li fumas, kaj ke foje li faris maldecaĵojn [1]; la aŭtoro elforĝas mondon plenan de malriĉo kaj mediokro [2].
1.
L. Couperus, trad. G. Berveling: Pri Maljunuloj, la Aĵoj kiuj Pasas, 2013
2. Suzana kaj la ĉasistoj de muŝoj
2. Suzana kaj la ĉasistoj de muŝoj
- angle:
- mediocre
- beloruse:
- пасрэдны, сярэдні, сярэдніх здольнасьцяў
- france:
- médiocre, piètre
- germane:
- mittelmäßiger (Mensch)
- pole:
- przeciętny
- rumane:
- mediu
mediokrulo
- Malbrila, mezaĉa homo; averaĝulo: li skribas nek por naivaj klubanoj ie en perdita vilaĝo, nek por ŝajnprudaj mediokruloj [3].
3.
Monato, Raita Pyhälä: Kesto de viveroj, 2005
- beloruse:
- пасрэдны чалавек
- germane:
- Mittelmäßiger, Unkreativer, Dumpfbacke