mejoz/o PIV1
mejozo
Ĉeldividiĝo per kiu el unu ĉelo estiĝas gametoj: ni observis ankaŭ kelkajn maloftajn askojn, enhavantajn sporojn po nur unu aŭ du, nekutime grandajn (27–31 × 8,5–10,5 μm), submurecajn (kun 1 aŭ 2 laŭlongaj septoj), misformajn kaj malbone disiĝintajn dum la mejozo [1].
Rim.:
Troveblas ankaŭ la formo meiozo:
naskiĝas ĉe la meiozo 2 spermioj,
kiuj posedas 17 ĥromosomojn + X kaj
17 ĥromosomojn + Y respektive
[2].
1.
P. Navarro–Rosinés, M. P. Zhurbenko, C. Roux:
Pseudopyrenidium nova genro por inkludi Weddellomyces
tartaricola
(nelikeniĝinta fungo likenloĝa, Ascomycota), Bull. Soc. linn. Provence, 2010 (61)
2. Ŝ. Hori: La Volvotigo de Amikeco, 1965
2. Ŝ. Hori: La Volvotigo de Amikeco, 1965
- beloruse:
- мэёз
- france:
- méiose
- pole:
- mejoza
- rumane:
- meioză
- ukraine:
- мейоз