meli/o PIV1

melio

BOT Arbeto kreskanta de Hindio tra Sudazio ĝis Nordaŭstralio, kun grandaj panikloj de floretoj, genro el familio meliacoj (Melia): onidire la frukto de melio estas venena [1]; la melio portas paniklojn da helviolaj 5-petalaj floretoj, ĝi ne estas tiel okulfrape bela, sed konvenas al frusomera freŝa atmosfero [2].
branĉoj kaj floroj de melio (Melia azedarach)
CC BY-SA 3.0  [3]
1. Vastalto: Akvosfero, 2005-12-03
2. Vastalto: Floras la melio
3. Alpsdake, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Melia_azedarach_flower.JPG
beloruse:
мэлія
france:
lilas des indes, mélia
germane:
Zedrachbaum, Persischer Flieder, Chinesischer Holunder, Paternosterbaum
japane:
センダン
latinece:
Melia
pole:
melia
portugale:
mélia
rumane:
melia
ukraine:
ясенка

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.