metadon/o PIV2

metadono

MED Opi-enhava kontraŭdolora substanco uzata precipe por dekutimiĝo de drogodependo: la ŝtato-membroj devas garantii kuracadon kaj injektilojn senpagajn, same kiel la provizon de kuraciloj ... ekzemple, metadono [1]; oni kuracos proksimume 200 mil toksiĝemulojn per metadono [2].
1. J. P. Tuells: Toksaj drogoj - Proponoj kontraŭprohibiciismaj, Kajeroj el la Sudo, 1997-10, numero 36a
2. Ĉina Radio Internacia: Ĉinio daŭre plivastigas provan klinikan kuracadon..., 2005-12-27
angle:
 methadone
beloruse:
 мэтадон
france:
 méthadone
germane:
 Methadon
hispane:
 metadona
portugale:
 metadona
ukraine:
 метадон

administraj notoj