metropoliten/o Metrop

metropoliteno   Vikipedio

FERTRA Metroo: frue mi elhejmiĝas, promenante tra stratoj, ne rapidante mi duonvojon perpiede, duonvojon uzante urban trafikon (plej ofte metropolitenon) atingas la laborejon [1]; konstruado de la metropoliteno en Moskvo ne devas prokrastiĝi Metrop ; aperis la unuaj viaduktoj de l' metropoliteno Metrop .
Rim.: La unua subtera trajnlinio estis konstruita de la londona kompanio „Metropolitan Railway“, kiu do ricevis sian nomon „Metropolitan Line“ de la konstruinto. La nomo uziĝis poste por pliaj subteraj trajnlinioj sed intertempe mallongiĝis al „Metro“.
1. Monato, Dmitrij Cibulevskij: Unu tago de iu persono, 2011
beloruse:
мэтрапалітэн, мэтро
ĉeĥe:
metro, podzemní dráha
france:
métro
germane:
U-Bahn, Metro
hungare:
metró
indonezie:
metro
katalune:
metropolità, metro
nederlande:
metro
perse:
قطار شهری، مترو
pole:
metro
portugale:
metrô, metropolitano (subst., transporte, metro (PT, metropolitano)
ruse:
метрополитен
slovake:
metro, podzemná dráha

administraj notoj