midinet/o NePiv
midineto
(malofte) 
                     
                  - Facilanima junulino laŭ la tipo de butikaj laboristinoj en grandurboj ekde la 19a jarcento: mi vidis nur la ĝojegon de neatendita ferio: la kafejoj restis malfermitaj pli malfrue ol kutime, la soldatoj rajtis kisi la midinetojn [1]; la serio kontentigis ambaŭ la monujon de Johnny kaj aron da midinetoj [2].
 
- france:
 - midinette
 - germane:
 - Backfisch (Mädchen), Nähmädchen
 - katalune:
 - modisteta
 - portugale:
 - "midinette"