milic/o B PV , milici/o Z

milico, milicio   Vikipedio

MIL Nekonstanta kaj ofte volontula militistaro destinita nur por defendo de nacia teritorio, kontraste al la konstanta armeo: ili estigis urban milicon, kiu estis ĉiam batalpreta [1]; eksterleĝaj privataj milicioj, dotitaj per la plej modernaj aparataroj kaj armiloj, kiuj „gardas“ la landlimon kun Meksikio [2]; personaj posedaĵoj estas rabataj de milicioj, kiuj semas panikon tra la lando [3].
1. R. Roze: „Bravado“ en Saint-Tropez, Monato, 1997:2, p. 28a
2. Monato, Ionel Onet: Ekstremismo: Pri kaldronoj kaj potoj: ĉu ambaŭ kotaj?
3. Monato, Useni Kalumbi: Paco revenu ...
angle:
militia
beloruse:
міліцыя, апалчэньне
bulgare:
милиция, опълчение
ĉeĥe:
milice
france:
milice
germane:
Miliz, Volksmiliz
hispane:
milicia
hungare:
nemzetőrség, milícia
katalune:
milícia
nederlande:
militie
pole:
milicja
portugale:
milícia
ruse:
ополчение, милиция (устар.)
slovake:
milícia

milicano, miliciano  

MIL Volontulo en milico: la milicanoj helpis min [4]; anoncis irakaj milicianoj, ke pro spionoj en la britaj kazernoj ili perfekte scios, kie kaj kiam la princo eliros el la relativa sekureco de sia bazo [5]; la milicianoj, kiuj kaŝas sin en la arbaroj, buĉas bestojn en la naciaj parkoj de Virunga [6].
4. trad. senlime: La Granda Diktatoro, 2005
5. Monato, Paul Gubbins: Sango kaj rango
6. Monato, Useni Kalumbi: Paco revenu ...
ĉeĥe:
milicionář
france:
milicien
germane:
Milizionär
pole:
milicjant
slovake:
milicionár

administraj notoj