1mimik/o

mimiko

TEA
Arto esprimi per gestoj pensojn kaj sentojn: mi neniam ankoraŭ renkontis homon, kiu povus tiel libere klariĝi per mimiko FK ; mimiko de ebrio [1]; malgraŭ la foresto de sceno, mimiko, gestoj, kostumoj kaj orkestro [la opero] faris treege profundan impreson [2]. SIN:pantomimo
1. Marjorie Boulton: Ne nur leteroj de plumamikoj
2. Paul Bennemann: La Vendreda Klubo, gutenberg.org
angle:
 mime, mimicry
beloruse:
 міміка
ĉeĥe:
 umění mimiky
france:
 mimique
germane:
 Mimik, Gebärdenspiel, Mienenspiel
hispane:
 mímica
hungare:
 mimika, arcjáték
katalune:
 mímica
nederlande:
 mimiek, gebarenspel
pole:
 mimika
portugale:
 mímica
ruse:
 мимика
slovake:
 umenie mimiky
ukraine:
 міміка

mimikisto

TEA
Artisto esprimiĝanta nur per mimiko, pantomimisto: instruita mimikisto […] publike anoncis, ke li povas per diversaj signoj de manoj paroladi ne sole pri ordinaraj objektoj de la ĉiutaga vivo, sed eĉ pri objektoj de filozofio FK ; ĉiaspeca ĉifonularo, konsistanta el kantistoj, mimikistoj, muzikistoj, dancistoj kaj dancistinoj [3]. SIN:mimo
3. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof : Quo Vadis
angle:
 mime
germane:
 Mime

administraj notoj