Miŝn/o, Miŝna/o

Miŝno, Miŝnao

REL Hebre-lingva kompilo de tradiciaj judismaj leĝoj, kiu estas la kerno de la Talmudo: laŭ Judismo parto de la leĝo de Moseo […] estis transdonita per la buŝo, de instruisto al lernanto tra la epokoj; ĉi tiu alia parto de la leĝo, la Miŝno […] finfine estis enskribita en la sesa jarcento [1]; en la biblia hebrea lingvo la vorto sango estis kutime en pluralo […], sed la Miŝnao, dum kies epoko la lingvo estis jam pluevoluinta, utiligas tiun ĉi […] simbole [2].
angle:
Mishnah
beloruse:
Мішна
france:
Mishna
germane:
Mischna
katalune:
Mišnà
nederlande:
Misjna
norvege:
Misjná
pole:
Miszna
rumane:
Mișna

administraj notoj