Moloĥ/o Rabistoj

Moloĥo

1.
BIBREL (laŭ la Biblia rakonto) kanaana-fenica rita oferado de infanoj buĉitaj kaj bruligitaj, resp. la dio Milkomo, al kiu oni oferis: la aero en la ĉirkaŭspaco de tutaj horoj tiel malbonodoris per sulfuro, kvazaŭ la tuta vestaro de Moloĥo estus aerumata sub la ĉielo [1]; ili alportas al la Dio de amo homajn oferojn, kiel al fajrobraka Moloĥo [2].
Rim.: En MT la nomo aperas en la senfinaĵa formo „Moleĥ“: ili aranĝis la altaĵojn […] por bruligi siajn filojn kaj filinojn al Moleĥ [3].
2.
(figure) Io, kio postulas tro grandajn oferojn: [ili] dokumentas la kreskantan perfektigon de la enprizonigo de la propraj enloĝantoj fare de la GDR-diktaturo […] de simpla barilo post 1945 ĝis la multekosta kaj senmanka mura Moloĥo de la 1980-aj jaroj [4].
angle:
1. Moloch
beloruse:
 Малох
france:
1. Moloch
germane:
 Moloch
ruse:
1. Молох
ukraine:
 Молох

administraj notoj