mononukleoz/o

mononukleozo

MED Kontaĝa virusa malsano kaŭzanta gorĝodoloron, daŭran lacecon, malgrava ĉe junaj homoj, pli forta ĉe plenkreskuloj: la viruso de Epstein-Barr, estiganto de la mononukleozo infekta, estas ligita al la kronika laciĝo [1]; mononukleozo estas kontaĝebla per salivo [2].
1. G. M. Rodrigues Daré: Kronikaj miasmoj de Hahnemann, [vidita en 2011]
2. Vikipedio, venereaj malsanoj, 2011-12-29
france:
 mononucléose
germane:
 Mononukleose, Pfeiffersches Drüsenfieber
indonezie:
 demam kelenjar
katalune:
 mononucleosi
pole:
 mononukleoza zakaźna
rumane:
 mononucleoză infecțioasă

administraj notoj