morb/o

morbo

MEDSCI
De la latina „morbus“, t.e. malsano, science uzata por doni nomon al antaŭe nekonata malsano kunmetante la vorton kun la nomo de la priskribinto: sarkoidozo, ankaŭ konata per la nomoj Morbo Boeck […]Morbo Schaumann-Besnier [1]; parkinsona morbo [2]; la bakterian morbon de Lyme disvastigas nur la kutima iksodo [3].
Rim.: Malsanoj povas havi plurajn tiajn morbo-nomojn, ĉar ofte nur poste oni eltrovas, ke du priskriboj celas la saman malsanon. Pro ĝia speciala scienca funkcio, oni evitu uzi la vorton „morbo“ plensinonime al malsano: epidemio de kontaĝa morbo [4]; la ĉina centro por regado kaj prevento de morboj [5].
angle:
disease (used in the names of some diseases, rarely standalone)
beloruse:
хвароба (у складзе навуковы назваў)
germane:
Morbus
japane:
疾病 [しっぺい], 疾患 [しっかん]
latinece:
morbus
pole:
choroba zdefiniowana naukowo
rumane:
boală definită științific
ukraine:
хвороба, захворювання

administraj notoj