mula/o SPV

mulao

RELISL Diservanto ĉe islamanoj, scianto de Korano kaj de religiaj ritoj, ordinare elektata de kredantoj el si: la irana prezidanta baloto de majo 1997, en kiu la popolo subtenis intelektan mulaon Mohammad Ĥatami, pruvis, ke tra Irano fluas grandega demokratia ondo [1]; mi trovis mian iaman domon kun ĝia frukt-ĝardeno bone prizorgata de la komunumo omaĝe al mia patro, la mulao en la regiono [2]; la talentan knabon oni nomis Mullo-i Madarzod, kio signifas „denaska mulao” [3].
1. M. Reza Torabi/pg: Vundita sed ne mortinta, Monato, 2000/07, p. 7
2. Monato, Husejn Al-Amily: Reveno al la hejmlando
3. Monato, Vitalij kaj Anatolij Ionesov: Mirzo Ulugbek: granda reĝo de astronomio
angle:
mullah
beloruse:
мула
ĉeĥe:
mullah
ĉine:
伊斯兰教高僧 [yīsīlánjiàogāosēng], 伊斯蘭教高僧 [yīsīlánjiàogāosēng], 土耳其地方法官 [tǔěrqídìfangfǎguān], 毛拉 [máolā]
france:
mollah, mullah
germane:
Mullah
hungare:
mullah
indonezie:
mullah
japane:
ムッラー
pole:
mułła
portugale:
mulá
rumane:
mullah
ruse:
мулла
slovake:
mullah
svede:
mulla, molla
ukraine:
мулла

administraj notoj