2neologism/o JED
neologismo
- 1.
Novvorto, vorto aŭ esprimo kiu antaŭe ne estis uzata:
ofte necesas enkonduki neologismojn por novaj aparatoj
kaj varoj;
novismo- 2.
Netradicia vorto kiu malbone enradikiĝis en la lingvo kaj
plu estas perceptata kiel fremda aŭ barbara:
la rezisto kontraŭ ĉiu el tiuj du specoj de neologismoj estas
tute malsama: la ordinara esperantisto spertos nenian
ŝokon, se li renkontos barĉo aŭ burko
por nomi tian brasiksupon aŭ tian felan mantelon ‐ sed
antaŭ orgojla aŭ sublima li ne povos
eviti la impreson, ke oni kvazaŭ atencas lian propraĵon
[1];
la vortoj kiel mava, kaputa,
dirta ktp, troveblaj en la
„Parnasa gvidlibro“, plu restas neologismoj
apartenantaj al la poezia ĵargono, dum multe pli
novaj komputilo aŭ TTT iĝis
parto de la komuna lingvo, neniel neologismaj.
Rim.:
Laŭ BL: Ankaŭ eblas diri nova radiko, nova vorto,
nova formo, fremda vorto.
1.
G. Waringhien: Lingvo kaj vivo, Roterdam: UEA, 1989, p. 246.
- angle:
- 1. neologism
- beloruse:
- нэалягізм
- bretone:
- nevezc'her
- bulgare:
- неологизъм
- ĉeĥe:
- jazykový novotvar, neologizmus
- ĉine:
- 1. 新詞 [xīncí], 新词 [xīncí], 新來詞 [xīnláicí], 新来词 [xīnláicí]
- france:
- néologisme
- germane:
- 1. Neologismus, Wortneubildung 2. Fremdwort
- greke:
- νεολογισμός
- hispane:
- neologismo
- hungare:
- neologizmus
- japane:
- 新語 [しんご], 新語法 [しんごほう]
- katalune:
- neologisme
- nederlande:
- 1. neologisme 2. vreemd woord
- perse:
- نوواژه
- pole:
- neologizm
- portugale:
- neologismo
- rumane:
- neologism
- ruse:
- неологизм
- slovake:
- neologizmus, novotvar
- ukraine:
- неологізм