nominaci/o PIV1

nominacio

LIN Substantiva epiteto, kiu montras la identecon de la afero, normale per ĝia propra nomo: tio estis en la monato Majo [1] (la nomo Majo estas nominacio de la vorto monato); ni vizitis la urbon Parizo [2]; sinjoro Petro kaj lia edzino tre amas miajn infanojn [3].
Rim. 1: Nominacio staras ĉiam post sia ĉefvorto, kaj estu en nominativo.
Rim. 2: Ne uzu la prepozicion de antaŭ nominacio: ne *la urbo de Nov-Jorko*, sed la urbo Nov-Jorko.
Rim. 3: Oni ofte povas enmeti la frazparton kiu nomiĝas antaŭ nominacio: ... monato, kiu nomiĝas Majo; ... urbon, kiu nomiĝas Parizo.
VD:apozicio
ĉeĥe:
 jmenování, nominace
france:
 nomination
pole:
 nominacja
rumane:
 numire
slovake:
 menovanie, nominácia
ukraine:
 прикладка

administraj notoj