nukleozid/o PIV1

nukleozido

FIZL
Organika molekulo konsistanta el purina aŭ pirimidina bazo kaj pentozo: la proteino restas en daŭra ligo kun la aktiva formo de la nukleozido, anstataŭ hidrolizi [1]; adenozino estas nature okazanta purina nukleozido (purina molekulo ligita al riboza ringo) estigata per la rompo de la adenozina trifosfato [2]. VD:nukleotido
1. d-ro Krys Ungar: Molekula bazo de kanceriĝo, la rolo de onkogenaj produktoj, Scienca revuo, vol. 43, 1992/2, p.42
2. Adenozino - Vikipedio
angle:
nucleoside
beloruse:
нуклеазыд
france:
nucléoside
germane:
Nukleosid
ruse:
нуклеозид

administraj notoj