nupt/o SPV

nupto

(malofte)
Geedziĝofesto: lia patro jam faris planon pri gefianĉigo kaj lia onklo projekton pri nupto [1]; mi jam kuncelebris ankaŭ la eŭĥaristion okaze de intereklezia nupto [2]; malfermi la oficialan nupton ankaŭ por samseksaj paroj [3]; la sonoriloj vokis homojn al diservoj, nuptoj, enterigoj [4]; ŝi preskaŭ forgesis, ke ŝi propre ja atendis la kulminon de ŝia nuptonokto [5]. VD:matrimonio
1. Cao Xueqin, trad. Xie Yuming: Ruĝdoma sonĝo, ĉapitro 64a, volumo 2a, p. 399a
2. Monato, Gerrit Berveling: Opinio: Tro Senkosta Pentemo
3. Monato, Gerrit Berveling: Edziĝoj ankaŭ por samseksaj paroj
4. Monato, Kolekti sonorilojn
5. Monato, Franz-Georg Rössler: La unua nokto, 2004
angle:
wedding, nuptials
beloruse:
вясельле
ĉeĥe:
svatba, svatební hostina, sňatek
france:
noce
germane:
Hochzeitsfest
hispane:
nupcias
hungare:
nász
nederlande:
huwelijk
pole:
ślub
portugale:
núpcias, casamento
slovake:
sobáš, svadba, veselie
tibete:
ཆང་ས་

administraj notoj