8ofert/i PV

oferti  

(tr)
1.  
EKON Proponi al iu varon aŭ servon aĉetotan: vendejoj komencis oferti freŝajn manĝaĵojn kontraŭ 100 enoj [1]; ĉiu restoracio devas oferti minimume unu germanan specialaĵon, ekzemple la tipan porkpiedon kun terpomkaĉo [2]; Albanio ofertas por turistoj tre bonajn naturajn kondiĉojn [3]; bankoj […] krediton ofertas nur kontraŭ alta interezo [4].
2.  
(pli ĝenerale) Proponi2: Usono ne havas pli bonan amikon ol Litovio, kiu ofertis grandan subtenon por Usono en la batalo kontraŭ terorismo [5].
angle:
offer
beloruse:
прапаноўваць (тавар, паслугу)
bulgare:
предлагам (стока, услуго и т.н.)
ĉeĥe:
nabídnout (zboží), navrhnout, oferovat
france:
offrir, proposer
germane:
anbieten, offerieren
hispane:
ofertar, ofrecer
hungare:
ajánlatot tesz, megajánl
katalune:
oferir
nederlande:
een offerte maken voor, te koop aanbieden
portugale:
ofertar
ruse:
предлагать (товар, услугу и т.п.)
slovake:
navrhnúť, ponúknuť

oferto  

EKON Propono por aĉeti varon aŭ ricevi servon kontraŭ difinita prezo: malmultekosta oferto [6]; laŭ merkata enketo inter la oferto kaj bezono de laktaj produktoj jam estas ekvilibro [7]; [ili] faris multajn ofertojn, por ke oni akiru iliajn produktojn [8]; pro la malpli granda oferto la prezoj de porkoviando leviĝis [9].
bulgare:
(писмено) предложение за купуване на стока или услуга
ĉeĥe:
nabídka (obchodní, obligační), oferta, podání (nabídka)
france:
offre, proposition
germane:
Angebot, Offerte
nederlande:
offerte, prijsopgave
slovake:
ponuka

administraj notoj