ogr/o SPV

ogro   Vikipedio

1.  
MIT Granda, kruda, manĝavida feo, iafoje hommanĝema: „paĉjo, paĉjo, ogro ĵus kaŝis sin en la vestoŝranko“ [1]; la kompatinda Bilbo sidis en la mallumo kaj pensis pri ĉiuj nomoj de gigantoj kaj ogroj, kiujn oni rakontis en fabeloj [2].
2.  
MIT Dajmono de la morto en la popolaj legendoj de la Romianoj, kiuj ofte uzis lian nomon por aludi pri la Infero mem. Li havis nigrajn flugilojn kaj longan falĉilon, kiel poste la Morto en la mezepokaj legendoj.
1. Louis Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, TK, 1970
2. J. R. R. Tolkien, trad. C. Gledhill: La hobito, ĉapitro 5a. - Sezonoj, 2000
angle:
ogre
ĉeĥe:
lidožrout, nestvůra, netvor, obluda
france:
ogre
germane:
Oger
itale:
orco
pole:
ogr (zazwyczaj: olbrzym pożerający dzieci)
portugale:
ogro, papão (mit.) , trasgo
slovake:
netvor, obluda, obor

ogrino  

MIT Granda, kruda, manĝavida feino, iafoje hommanĝema.
angle:
ogress
ĉeĥe:
lidožrout, nestvůra, netvor, obluda
france:
ogresse
itale:
orchessa
pole:
baba-jaga, baba-jędza, wiedźma
slovake:
netvor, obluda, obor

administraj notoj

~ino: Mankas dua fontindiko.
~ino: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.