*oksikok/o UV

*oksikoko

BOT Arbeto kreskanta en marĉoj de malvarmaj landoj, kies ruĝaj beroj estas uzataj por sukoj kaj konfitaĵoj, el familio erikacoj (specioj Vaccinium macrocarpon kaj Vaccinium oxycoccos iafoje rigardataj kiel subgenro Oxycoccus): en la proksima lago ekzistas etaj flosantaj insuletoj, kiuj senĉese migradas, sur unu kreskas betulo, sur la alia […] oksikokoj [1]; bongusta oksikoka likvoro [2]. VD:empetro, vakcinio
branĉeto de oksikoko kun frukto, Malsupra Saksujo, Germanujo
CC BY-SA 3.0  [3]
1. Monato, Litovio: Ceramikaĵoj
2. Mikaelo Bronŝtejn: Oni ne pafas en Jamburg, ĉapitro 19a, p. 111a
3. Christian Fischer, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:VacciniumOxycoccos2.jpg
angle:
cranberry
beloruse:
журавіны
ĉeĥe:
klikva bahenní
ĉine:
小紅莓 [xiǎohóngméi], 小红莓 [xiǎohóngméi]
france:
caneberge, canneberge
germane:
*Moosbeere
hungare:
tőzegáfonya
japane:
ツルコケモモ
latinece:
Vaccinium macrocarpon Vaccinium oxycoccos Oxycoccus
nederlande:
veenbes
pole:
żurawina
portugale:
oxicoco
ruse:
*клюква
slovake:
kľukva močiarna
ukraine:
журавлина, клюква

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.