oligopol/o

oligopolo  

IKEV KrED
EKON Merkata situacio, en kiu malmultaj kompanioj regas la vendan flankon kaj tiel povas dikti la prezojn aŭ liverkondiĉojn al la klientoj: unu de tiuj kompanioj formantaj oligopolon sole ne estas sufiĉe forta por malatenti la reagon de siaj konkurencantoj, pro tio, tiuj kompanioj ofte konsistigas kartelon kaj tiam havas merkatan forton similan al monopolo kaj duopolo, similan situacion formas polipolo; realaj merkatoj estas neperfekte konkurencaj, aŭ pro ekzistado de oligopolo aŭ monopolo, aŭ neraciemo, aŭ pro netravideblo, aŭ pro troa influo de la ŝtato, ktp [1]; Joseph Bertrand […] pli evoluigis la teorion pri oligopolo (Bertrand-konkurso), precipe la modelon de konkurado de Augustin Cournot [2]. VD:oligopsonio, monopolo, duopolo, duopsonio
angle:
oligopoly
beloruse:
алігаполія
france:
oligopole
germane:
Oligopol
hispane:
oligopolio
hungare:
oligopólium
nederlande:
oligopolie
portugale:
oligopólio
ruse:
олигополия

duflanka oligopolo  

EKON Samtempa ekzisto de oligopolo kaj oligopsonio.
beloruse:
двухбаковая алігаполія
germane:
bilaterales Oligopol
hispane:
oligopolio bilateral
hungare:
kétoldalú oligopólium
nederlande:
bilateraal oligopolie
ruse:
двусторонняя олигополия

administraj notoj

duflanka ~o: Mankas fontindiko.
duflanka ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.