ombud/o Viki , ombudsman/o Viki
ombudo, ombudsmano
Oficialulo, kiu reprezentas la interesojn de
individuoj per esplorado kaj traktado de plendoj pri malbona administrado aŭ malobservado de
rajtoj:
esploro de ombudo devas esti farita laŭ maniero difinita de la ombudokomisiono
por certigi justecon kaj senpartiecon
[1];
publika konsultado pri lingvoj, lanĉita de la Eŭropa Ombudsmano
[2];
sindikatestroj kaj eĉ la hispana ombudsmano (popoldefendanto) montris siajn
rezervojn pri la propono
[3];
se tiaj agadoj estas kontrolataj fare de ombudsmanoj, tiuokaze la gvatsistemoj
en publikaj lokoj povas esti utilaj
[4].
arbitracianto, arbitraciulo,
mediaciisto, mediacianto
1.
Ombudokomisiono ‐
Meta
2. Universala Esperanto-Asocio: Gazetaraj Komunikoj
3. Hektor Alos i Font: Survoje al pli granda memregado, Monato, 2006/02, p. 10
4. Laszlo Istvan Toth: Granda frato gvatas (3), Monato, 2008/08, p. 7
2. Universala Esperanto-Asocio: Gazetaraj Komunikoj
3. Hektor Alos i Font: Survoje al pli granda memregado, Monato, 2006/02, p. 10
4. Laszlo Istvan Toth: Granda frato gvatas (3), Monato, 2008/08, p. 7
- angle:
- ombud, ombuds, ombudsperson, ombudsman, ombudswoman ~okomisiono: ombuds commission.
- beloruse:
- амбудзмэн, упаўнаважаны (наз.)
- germane:
- Ombudsmann, Ombudsfrau ~okomisiono: Ombudskommission.
- nederlande:
- ombudspersoon, ombudsman, ombudsvrouw ~okomisiono: ombudscommissie.
- pole:
- ombudsman, rzecznik
- rumane:
- ombudsman
- svede:
- ombudsman, ombudskvinna ~okomisiono: ombudskommission.