* -os

-os Vikipedio

GRA Verba finaĵo de la futuro, uzata:
a)
kiam oni parolas pri estonta okazo: mi akompanos vin al la nova loĝejo, […] mi tuj vokos veturilon Marta ; [li] forlasos sian patron kaj sian patrinon, kaj aliĝos al sia edzino [1]; al farun' malbonspeca ne helpos la spico PrV ; ankaŭ la lupon atingos la sorto PrV ;
b)
por rilatigi okazon, al alia pli frua: mi decidis, antaŭ ol la tuta verko povos esti eldonita, eldoni almenaŭ aparte la parton Esperantan PrV .

administraj notoj