padus/o PVEF
paduso
Arbo aŭ arbeto el Eŭropo kaj Nordazio kun densa
foliaro, longaj, duonpendaj grapoloj da blankaj floroj, nigraj
amaraj fruktetoj (Prunus padus):
la padusaj densejoj sur la deklivetoj apud la rivero brilas kiel amasoj da
blanka neĝo
[1];
vasta densejo el padusoj, alnoj kaj aliaj arboj […] kreskis sur
dikaj tavoloj de malnova, altforna skorio
[2];
Paduso, reĝino de l' nordo ⫽
Kun blanka floraro, ⫽
Unua printempa heroldo, ⫽
Ornam' de l' kamparo
[3].
merizarbo
1.
Stellan Engholm: Homoj sur la tero, La nepo
2. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Unua Parto
3. H. Dresen: Paduso, Dekdu poetoj, 1934
4. Andrew Butko, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Ab_plant_28.jpg
2. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Unua Parto
3. H. Dresen: Paduso, Dekdu poetoj, 1934
4. Andrew Butko, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Ab_plant_28.jpg
- beloruse:
- чаромха, чарэмха, калакалуха, цяромха
- bulgare:
- дива череша, гурупла
- ĉeĥe:
- střemcha
- france:
- cerisier à grappes, merisier à grappes
- germane:
- Traubenkirsche
- hungare:
- zselnicemeggy
- itale:
- pado, ciliegio a grappoli
- japane:
- エゾノウワミズザクラ
- latinece:
- Prunus padus
- nederlande:
- vogelkers
- pole:
- czeremcha
- slovake:
- čremcha
- svede:
- hägg
- ukraine:
- черемха
administraj notoj
~o:
Mankas verkindiko en fonto.