2parabol/o

parabolo

1.
MAT[1] Koniko kun discentreco egala al unu: parabolo estas intersekco de konuso kun ebeno paralela al naskanto de ĝi; parabolo havas unu fokuson; la kartezia ekvacio de parabolo estas de la tipo `y=ax^2`; la trajektorio de pafaĵo estas parabolo.

Bedaŭrinde la vektorgrafiko ne povas montriĝi!


parabolo
2.
BELEBIB Apologo, alegoria rakonto moralinstrua, precipe biblia: kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: Ho filo de homo, proponu enigmon kaj parabolon al la domo de Izrael, kaj diru: […] [2]; tion la poeto skribis, li skribis tion en formo de parabolo kaj nomis ĝin „La majstro kaj la instrumentoj“ [3]; aliaj rakontoj pli similas malnovajn parabolojn („La kaso“, „En la taksio“) [4].
angle:
 parable 1. parabola
beloruse:
 парабала
ĉeĥe:
 parabola, podobenství
france:
 parabole
germane:
 Parabel
hispane:
1. parábola (geom.)
hungare:
 példázat, példabeszéd, parabola 1. parabola
katalune:
1. paràbola (geom.)
nederlande:
1. parabool 2. parabel
pole:
 parabola
portugale:
1. parábola
ruse:
1. парабола 2. притча
slovake:
 parabola, podobenstvo
ukraine:
 парабола, притча

administraj notoj