parametr/o
parametro 
- 1. ↝
PV Variablo aŭ konstanto aperanta en iuj matematikaj problemoj aŭ ekvacioj.
Rim.: Kiel evidentas el la „difino“, la nocio estas nebula. Kiam ekvacio dependas de parametro, oni ĝin solvas konsiderante la parametron konstanta kaj ofte ricevas solvojn, kiuj dependas de la parametro, do fariĝas funkcioj de ĝi. Alia uzkampo estas prezentado de kurbo (resp. surfaco) per parametraj ekvacioj, t.e. prezentante la koordinatojn de punkto kiel funkciojn de unu (resp. du) variabloj, nomataj parametroj.- 2. ↝
[1] (de koniko) La nombro `p`, aperanta en ĝia polusa ekvacio: la parametro de cirklo egalas al ĝia radiuso; la parametro de elipso egalas al duono de la longo de ŝnuro trairanta fokuson kaj paralela al la nefokusa akso; la distanco inter fokuso kaj direktanto de parabolo egalas al ties parametro.
- 3. ↝
Nomhava argumento aŭ rezulto de proceduro, parto de ties interfaco: formala parametro (nomo uzata en la korpo de proceduro); fakta parametro (esprimo aperanta en procedurvoko); parametropasigo (la operacioj kaj datumstrukturoj uzataj de la vokanta programo por indiki al la vokata proceduro objektojn kaj valorojn super kiuj estu plenumata la proceduro);
1.
Jan Werner: Matematika Vortaro, Esperanta-Ĉeĥa-Germana, „duonparametro“
- angle:
- parameter 2. focal parameter formala ~o: formal parameter fakta ~o: actual parameter ~opasigo: parameter passing, parameter substitution
- beloruse:
- парамэтар
- ĉeĥe:
- charakteristická veličina, koeficient, parametr, proměnná
- france:
- paramètre 2. paramètre (d'une conique), paramètre focal
- germane:
- Parameter 2. Parameter (eines Kegelschnittes)
- hungare:
- paraméter 2. (kúpszelet) paraméter formala ~o: formális paraméter fakta ~o: aktuális paraméter, tényleges paraméter ~opasigo: paraméterátadás, paraméterhelyettesítés
- nederlande:
- parameter
- pole:
- 1. parametr 2. parametr (stożkowej), parametr ogniskowy
- portugale:
- parâmetro
- ruse:
- параметр 2. фокальный параметр formala ~o: формальный параметр fakta ~o: фактический параметр ~opasigo: передача параметров
- slovake:
- koeficient, parameter, premenná
administraj notoj
~o:
Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.