paratif/o PIV1

paratifo  

MED Infekta bakteria malsano kaŭzanta unue lakson, poste febron, senfortecon kaj intestajn sangadojn kaj difektojn: mi, la unua, estis trafita de paratifo, poste ankaŭ pluraj el miaj gekamaradoj [1].
VD:tifo
1. A. LeQuint: Infantravivaĵoj, 2006
france:
fièvre typhoïde, fièvre paratyphoïde
germane:
Paratyphus
indonezie:
paratifus
katalune:
paratifus, febre paratifoide

administraj notoj

pri ~o:
    Konvenus referenco al kaŭzanta mikrobo Salmonella paratyphi.
    Salmonelo ankoraŭ ne estas en Revo ŝajne. Kiel sinonimo povus uziĝi
    eble "tifeto"?
    [WD]