*pat/o

pato

KUI Malprofunda kaserolo kun longa tenilo, servanta por friti: ĉiu farunofero, kiu estas bakita en forno aŭ pretigita en kaserolo aŭ sur pato, apartenu al la pastro [1]; oni portis […] kradojn por la fornoj, turnrostilojn, dutenilajn potojn kaj platajn patojn kun kovriloj [2]; ŝi prenis la paton, kaj elskuis antaŭ li, sed li ne volis manĝi [3]; grandanombra kolekto da brilantaj kovriloj de potoj, pure frotitaj patoj, poluritaj pladoj BdV ; li elprenis sangokolbason, ĝin fritis sur pato [4]. VD:fritilo
HOM:pato (ŝako)
1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 7:9
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXII
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 13:9
4. Albert Camus, trad. Michel Duc Goninaz: La Fremdulo, S.A.T., 1993, p. 40
angle:
pan
beloruse:
патэльня
bretone:
paelon-lostek, palarenn, pillig-lostek
bulgare:
тиган
ĉeĥe:
pekáč, pánev
ĉine:
平鍋 [píngguō], 平锅 [píngguō], 平底鍋 [píngdǐguō], 平底锅 [píngdǐguō], 煎鍋 [jiānguō], 煎锅 [jiānguō], 坩埚 [gānguō], 坩堝 [gānguō]
france:
poêle
germane:
Pfanne, Tiegel
greke:
τηγάνι
hispane:
sartén
hungare:
serpenyő
japane:
ステールメイト, 手詰まり [てづまり]
katalune:
paella
nederlande:
pan, braadpan
pole:
patelnia
portugale:
frigideira
rumane:
tigaie
ruse:
сковорода, сковородка
slovake:
panvica, pekáč
taje:
กระทะ
tibete:
ཧ་ཡང་
ukraine:
сковорода

administraj notoj