paŭlovni/o EncJap

paŭlovnio  

BOT Genro de arboj el la familio skrofulariacoj, el kiu unu japandevena specio (Paulownia tomentosa) proksimume 10 metrojn alta, kun larĝaj folioj kaj printempaj flor-panikloj, ornamas ĝardenojn kaj provizas malpezan lignon taŭgan por mebloj kaj aliaj aĵoj: ligna bovlo estas farita el arboradiko aŭ granda tubero de paŭlovnio [1].
1. Ĉina Radio Internacia: Popolaj metiaĵoj de Tibeto (2), 2005-01-24
france:
paulownia
germane:
Paulownie
hungare:
császárfa
katalune:
paulònia
latinece:
Paulownia tomentosa
nederlande:
Anna Paulownaboom, keizersboom
portugale:
paulônia-imperial
ruse:
адамово дерево, павловния войлочная

administraj notoj