perfektiv/o PAG
perfektivo
Verba aspekto3 per kiu oni prezentas agon bloke, kiel unu tuton, sen atenti ĝiajn evoluon kaj daŭron: la fina aspekto (perfektivo), per kiu oni prezentas agon rigardatan kiel perfekte plenumitan PAG ; Jen estas ekzemplo pri perfektivo: „Lia filo mortis kaj estas nun malviva“ [FE §31] [1]; la rezultverboj povas aperi en perfektivo.
1.
Sergio Pokrovskij: Aspektoj, La Ondo de Esperanto, №293 (2019:3)
- angle:
- perfective aspect, aoristic aspect
- france:
- aspect perfectif
- germane:
- Perfektiver Aspekt, Perfektiv
- ruse:
- совершенный вид (глагола)
- ukraine:
- доконаний вид (дієслова)
malperfektivo, imperfektivo
Verba aspekto3 per kiu oni prezentas agon en ĝia evoluo, kiel daŭran aŭ ripetan: Male, malperfektivo prezentas la faron «el interne», el la mezo de ĝia evoluo aŭ de iam aktuala stato [2]; Kaloĉajo trafe rimarkigis, ke la as-tenso fakte esprimas ne tiom tempon, kiom malperfektivon; Alia fenomeno de slava origino estas la uzo de -ad- por esprimi imperfektivon [3]; la rezultverboj povas aperi en malperfektivo, la daŭrverboj ĉiam estas malperfektivaj;
2.
Sergio Pokrovskij: Aspektoj, La Ondo de Esperanto, №293 (2019:3)
3. Christer Kiselman: Variantoj de esperanto iniciatitaj de Zamenhof, Aktoj de la 33-a Esperantologia Konferenco en la 95-a Universala Kongreso de Esperanto, Havano, 2010
3. Christer Kiselman: Variantoj de esperanto iniciatitaj de Zamenhof, Aktoj de la 33-a Esperantologia Konferenco en la 95-a Universala Kongreso de Esperanto, Havano, 2010
- angle:
- imperfective aspect
- france:
- aspect perfectif
- germane:
- imperfektiver Aspekt
- ruse:
- несовершенный вид (глагола)
- ukraine:
- недоконаний вид (дієслова)