pervers/a PV
perversa
- 1.
- Inklina al konduto neprudenta, neakceptebla, malbonmora, malica malgraŭ konscio pri la konsekvencoj: perverseco estas en lia koro, li intencas malbonon, en ĉiu tempo li semas malpacon [1]; tia homo perversiĝis kaj pekas, estante memkondamnita [2]; ĉarma junulo, kun plaĉa vizaĝo, sed io perversa en la okuloj [3]; pruntado de mono kontraŭ interezo estas perversa maniero akiri havaĵon, laŭ Aristotelo [4].
- 2.
- Inklina al nenormalaj voluptoj: perversa estas vi […], kiu montras al mi tiom da pornaĵoj [5]! envere pedofilio estas perversa [6].
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 6:14
2. La Nova Testamento, Tito 3:11
3. Johán Balano: Ĉu ŝi mortu tra-fike?, 8
4. Bo Sandelin: Antaŭmerkantilisma ekonomia pensado, Monato, jaro 2001a, numero 2a, p. 16a
5. Louis Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, Elementoj de absoluta geometrio
6. Monato, Roberto Pigro: Paradoksa aserto, 2010
2. La Nova Testamento, Tito 3:11
3. Johán Balano: Ĉu ŝi mortu tra-fike?, 8
4. Bo Sandelin: Antaŭmerkantilisma ekonomia pensado, Monato, jaro 2001a, numero 2a, p. 16a
5. Louis Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, Elementoj de absoluta geometrio
6. Monato, Roberto Pigro: Paradoksa aserto, 2010
- beloruse:
- разбэшчаны
- ĉeĥe:
- perverzní, překroucený, zvrhlý
- ĉine:
- 倒錯 [dàocuò], 倒错 [dàocuò], 死变态 [sǐbiàntài], 死變態 [sǐbiàntài]
- france:
- pervers, vicieux 1. pernicieux 2. dépravé
- germane:
- 1. unmoralischer, sittenloser 2. abartiger (sexuell), perverser
- hispane:
- 1. perverso, pernicioso 2. pervertido
- hungare:
- 1. elvetemült 2. perverz, fajtalan
- japane:
- 邪悪な [じゃあくな], よこしまな, 倒錯した [とうさくした]
- nederlande:
- pervers
- pole:
- perwersyjny, przewrotny
- portugale:
- 1. mau, perverso, malvado 2. pervertido
- rumane:
- pervers, iritabil
- ruse:
- 1. вредный, порочный 2. порочный, развращённый, извращённый
- slovake:
- perverzný
- ukraine:
- розбещений, зіпсований, порочний
perverse
- Ĝue agante kun malico: viroj perverse parolantaj, por forlogi post si la disĉiplojn [7]; la emo de aĵoj kaj aferoj misiri kvazaŭ perverse [8].
7.
La Nova Testamento, La agoj 20:30
8. Marjorie Boulton: Tiu leĝo de Murphy, Monato, jaro 1997a, numero 4a, p. 26a
8. Marjorie Boulton: Tiu leĝo de Murphy, Monato, jaro 1997a, numero 4a, p. 26a
- beloruse:
- разбэшчана
- france:
- pernicieusement, vicieusement
- germane:
- abartig, pervers, sittenlos, unmoralisch
- hispane:
- perversamente, perniciosamente
- hungare:
- perverz módon
- nederlande:
- pervers
- pole:
- perwersyjnie, przewrotnie
- rumane:
- pervers
- ruse:
- назло
perversaĵo
- Perversa konduto, ago: fama psikiatro […] venis „babili“ kun mi […] vi ne povas imagi kiel ruzaj ili estas, kaj kiel ili kapablas turni bel(et)ajn aferojn en kotaĵojn, en perversaĵojn [9]; li plene konsentas kun la fanatikaj islamistoj, kiam ili persekutas samseksemon, „pornografion kaj seksajn perversaĵojn“ [10].
9.
Monato, Petro Desmet': Surrealismo, surrealismo, 2008
10. Monato, Michel Duc Goninaz: Ĵurnalisma deontologio, 2004
10. Monato, Michel Duc Goninaz: Ĵurnalisma deontologio, 2004
- angle:
- perversion
- germane:
- Abartigkeit (Handlung)
perverseco
- Perversa inklino: perverseco estas en lia koro, li intencas malbonon [11]; ho, via perverseco! ĉu la potfaristo estas rigardata kiel egala al la argilo [12]? jen iuj urbestroj organizas publikan propagandadon de ekstravaganco kaj perverseco sub la preteksto pri „homaj rajtoj“ [13].
11.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 6:14
12. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 29:16
13. Monato, Atanasije Marjanović: Lasta vorto, 2013
12. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 29:16
13. Monato, Atanasije Marjanović: Lasta vorto, 2013
- angle:
- perversion
- france:
- perversion
- germane:
- Sittenlosigkeit, Sittenverfall, Unmoral, Perversion, Verdorbenheit (Perversion)