pigment/o Z SPV

pigmento Vikipedio

1.  
BIO Natura, kolora substanco de vivuloj: klorofilo estas la ĉefa pigmento de la fotosintezantaj plantoj [1].
2.
KEM Kolora substanco de farbo, ordinare konsistanta el subtilaj eroj, kiuj ne solviĝas sed emulsiiĝas en la ligento: farboj konsistas ĉefe el oleo laŭeble rapide sekiĝanta kaj el koloraj pigmentoj [2].
1. Vikipedio: Klorofilo, 2015
2. Vikipedio: Farbo, 2013-03-08
ĉeĥe:
barvivo, pigment
france:
pigment
slovake:
farbivo, pigment

pigmenta

Rilata al pigmento: por produkti iometon da diversaj elĉerpitaj farboj mi bezonas serĉi likvajn kaj pigmentajn ingrediencojn [3]; denaska pigmenta nevuso [4].
3. J. Camacho: La Majstro kaj Martinelli, 1993
4. Mu Binghua: Operacio sen precedenco, Monato, 2002
france:
pigmentaire

pigmenti

(tr)
Kolorigi per pigmento.
ĉeĥe:
pigmentovat
france:
pigmenter
slovake:
pigmentovať

pigmentiĝo

Amasiĝo da pigmentoj en la organaj histoj: tiu pigmentiĝo pliiĝas per la sunlumo [5].
5. Vikipedio: Efelido
france:
pigmentation

hiperpigmentiĝo  

MED Pigmentiĝo super la normala kvanto: lentugo estas ekzemplo de loka hiperpigmentiĝo [6] .
6. Vikipedio: Haŭto
france:
hyperpigmentation

administraj notoj