5pil/o PVEF

pilo

ELE Negranda fonto de elektra energio, precipe tiu uzanta la transformiĝon de la ĥemia energio, t.e. galvana ĉelo: la elektraj piloj de sonoriloj, ne estante plu observitaj, difektiĝis [1]; tiuj miniaturaj aparatoj konstante elsendas difinitan bip-bip-bip-signalon, […] dum la piloj funkcias [2]; uzo de reŝargeblaj piloj estus eĉ pli bona, ol la reportado de malplenaj [3]; etetaj akumulatoroj alternos ŝargi la pilojn de korstimulilo [4]. VD:akumulatoro, baterio
1. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dekunua
2. Johán Valano: Ĉu rakonti novele?, La fantoma bovino
3. Monato, Paŭl Peeraerts: Belgio pintas, 2008
4. Gianfranco Cazzaro: Mikroskope vastaj horizontoj, Monato, jaro 1997a, numero 2a, p. 12a
angle:
battery, battery cell, single cell battery, pile (electric)
beloruse:
электрычны элемэнт, батарэйка
ĉeĥe:
elektrický článek
ĉine:
电池 [diànchí], 電池 [diànchí]
france:
pile (électrique)
germane:
Monozelle, Batterie
hispane:
pila (eléctrica)
hungare:
elem (villamos)
japane:
電池 [でんち], パイル
nederlande:
element (v.batterij)
perse:
پیل (باتری)، باتری
pole:
stos elektryczny
portugale:
pilha
ruse:
элемент питания (электрический), батарейка
slovake:
elektrický článok
ukraine:
елемент

atompilo

ELETEK
1.
Pilforma energifonto en kiu la energio de radioaktiva disfalo de atomkernoj transformiĝas en elektron: atompilojn oni tradicie uzas kiel fontojn de elektro en sputnikoj kaj similaj aparatoj kosmaj; atompilo ne pli granda ol monero povas nutri fotilon, tekkomputilon aŭ poŝtelefonon dum jarcentoj aŭ eĉ jarmiloj.
2.
(arkaismo) (evitinde) =reaktoro2
Rim.: La reaktor-signifo, senkomente indikita en la PIV-oj, imitas iujn lingvojn latinidajn, sed estas surprize nelogika kaj misgvida por esperantistoj kies lingva fono tiun strangaĵon ne apogas. La ĉefsignifo de la termino pilo en Esperanto estas pli specifa ol en la lingvoj latinidaj, kaj neniam signifas „stako“, „staplo“ (sur kio estas bazita la signifo atompilo2). Cetere, la artikolo en la franca Vikipedio indikas kaj la arkaikecon, kaj la konfuzon kreatan de tia uzo: „Contrairement à ce que laisse croire son nom, ce n'est pas une pile électrique, mais le nom donné aux premiers réacteurs nucléaires car ils étaient constitués d'éléments de matière fissile (uranium) répartis dans un empilement de briques de graphite (jouant le rôle de modérateur).[5]. [Sergio Pokrovskij]
angle:
1. atomic battery
ĉeĥe:
atomový reaktor
france:
1. pile (atomique)
germane:
1. Radionuklidbatterie
japane:
原子炉 [げんしろ]
pole:
1. bateria jądrowa
ruse:
1. ядерная батарея, радиоизотопный источник энергии
slovake:
atómový reaktor
ukraine:
атомний реактор

administraj notoj