4pioĉ/o MT

pioĉo

Hakfosilo, konsistanta el ligna tenilo perpendikulara al fera stango, kies unu ekstremo estas pinta kaj alia plata: montoj […] oni prilaboradis per pioĉoj [1]; oni devis alporti al li hakilon kaj pioĉon por batfaligi la kolombejon, sed neniu estis en ĝi [2]; en la unua vico staris la fosistoj kun pintohakiloj, en la dua kun pioĉoj, en la tria kun fosiloj [3]; iliaj pioĉoj kaj ŝoveliloj estas bronzaj, sekve fortikaj [4]; la plugado rekte okazas mane per plugpioĉo, por turni la teron, rompi la terbulojn [5].

pioĉo
PD  [6]
angle:
pick, pickaxe
beloruse:
кірка, матыка, рыдлёўка
france:
pioche
germane:
zweizinkige Hacke, Kreuzhacke
hispane:
pico, piqueta
hungare:
csákány
itale:
piccone
japane:
つるはし
katalune:
pic
nederlande:
houweel
perse:
کلنگ
pole:
oskard, kilof
portugale:
alvião, picareta
rumane:
târnăcop
ruse:
кирка, мотыга, заступ
ukraine:
кирка, кайло, мотика, заступ

pioĉi

(ntr)
Labori per pioĉo: la homoj plu perlaboras la striktajn vivrimedojn pioĉante la teron kaj produktante fruktojn, olivojn kaj mielon, ne malsame ol en la pasintaj jarcentoj [7].
7. Monato, Roberto Pigro: Mizeriga petrolo
beloruse:
капаць (кіркай, матыкай), абматыкаваць, абматычыць
france:
piocher
germane:
hacken
hispane:
picar
hungare:
csákányoz
itale:
picconare
japane:
つるはしで掘る [つるはしでほる]
katalune:
picar
perse:
کلنگ زدن
pole:
kopać oskardem
rumane:
lovi cu un târnăcop
ukraine:
рити, обробляти киркою, мотикою, заступом

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.