podkast/o

podkasto

RAD Sonregistraĵo aŭ sonregistraĵaro liverata per podkastado: en la unua numero de nia podkasto, ni estos en Bosnio kaj Hercegovino, hejmo de la Internacia Junulara Kongreso en 2006 [1].
1. R. Borĝes: Roĝer Borĝes Podkasto, 2006-08
angle:
podcast
beloruse:
падкаст
bulgare:
подкаст
ĉine:
播客 [bōkè]
france:
balado, podcast
germane:
Podcast
hispane:
podcast
itale:
podcast
japane:
ポッドキャスト
nederlande:
podcast
pole:
podkast

podkastado

RAD Disponigo de sondosieroj tra reto por ilia alŝutado fare de abonantoj: Radio Verda kaj podkastado [2]
2. A. Chapman: [blogo], 2005-10-13
angle:
podcasting
beloruse:
падкастынг
france:
baladodiffusion, podcasting
germane:
Podcasting
itale:
podcasting
nederlande:
podcasten
pole:
podkasting

administraj notoj

~o: Mankas dua fontindiko.
~ado: Mankas dua fontindiko.