polimer/o SPV

polimero

1.
KEM Granda molekulo kunmetita el ofte samspecaj molekuloj (monomeroj) en formo de ĉeno aŭ branĉiĝo: mesaĝista RNA estas polimero, ĉeno el nukleotidoj [1]; por malhelpi metalkorodon, oni uzas kromato-pigmenton, ŝajnas bona ideo kombini tion kun memriparaj ecoj de polimeroj [2]; ni vizitis firmaon, kiu produktas polimerajn pavimŝtonojn [3]; la botoj de atletoj […] estas kudritaj el polimeraj materialoj, kiuj elaste tegas la muskolojn kaj intensigas ilian laboron [4].
2.
KEM Substanco, konsistanta el tiaj molekuloj.
1. Monato, Vivo: Riboj
2. Monato, Ivo Durwael: Memsanigaj materialoj?, 2011
3. La Ondo de Esperanto, Osmo Buller: Ekologio kaj folkloro
4. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Olga Ŝilajeva: Olimpikoj: kolektiĝas pacaj batalantoj
angle:
polymer
beloruse:
палімэр
ĉeĥe:
polymer
france:
polymère
germane:
Polymer
hungare:
polimer
katalune:
polímer
nederlande:
polymeer
perse:
پلیمر
pole:
polimer
portugale:
polímero
ruse:
полимер
slovake:
polymér

administraj notoj