poluci/o Z

polucio Vikipedio

1.  
EKOL Poluado: la publiko ne sufiĉe konsideras la eksterajn kostojn de transportilo: polucion, bruon, klimatŝanĝon kaj akcidentojn[1]; amanton de la naturo maltrankviligas la nuna polucio, la nuna „infana raso”, kiu ne kapablas lerni el siaj pasintaj eraroj [2]; Usono rifuzas […] subskribi kontrakton kontraŭ medipolucio, la interkonsenton de Kioto [3]; pro lumopolucio nun apenaŭ ankoraŭ troveblas kompleta mallumo [4].
2.
MED Nevola elfluo de spermo sen koitado, precipe dum sonĝado.
1. Roland Rotsaert: Medio-indulgo de la ĉefaj ekonomiaj sektoroj, Monato, jaro 2001a, numero 3a, p. 18a
2. Monato, Carlo Minnaja: Suno kaj ombroj, 2003
3. Monato, Bertil Englund: Benu modere Usonon!, 2003
4. Monato, Ivo Durwael: Dormu bone, vivu bone, 2012
angle:
1. pollution 2. nocturnal emission
beloruse:
1. забруджваньне 2. палюцыя
bulgare:
1. замърсяване 2. полюция
ĉeĥe:
znečištění životního prostředí
france:
1. pollution 2. pollution nocturne
germane:
1. Umweltverschmutzung 2. Pollution
hungare:
1. kórnyezetszennyezés 2. éjszakai magömlés, pollúció
itale:
1. inquinamento 2. polluzione notturna
nederlande:
pollutie
perse:
1. آلودگی 2. احتلام، انزال شبانه
portugale:
poluição 2. polução
ruse:
2. поллюция
slovake:
znečistenie životného prostredia

administraj notoj