1pomad/o PV

pomado

MED Medikamenta aŭ kosmetika ŝmiraĵo: li prenis pomadon el la poŝo kaj tuj resanigis la malsanulon, kiu leviĝis en bona farto [1]; kelkaj malsanuloj banis sin en fluanta akvo, aliajn oni ŝmiris per bonodoraj pomadoj aŭ incensis [2]; (figure) la firmo liveros rapide ĉiujn deziratajn artiklojn krom sentimentala butero, flatpomado, ricin- aŭ gad-oleo, kies provizo jam antaŭ longe elĉerpiĝis [3].
angle:
 pomade, ointment
beloruse:
 мазь (касмэтычная, мэдычная), крэм (касмэтычны, мэдычны)
bulgare:
 помада
ĉeĥe:
 mast na vlasy, pomáda
france:
 crème (pommade), pommade
germane:
 Pomade
hungare:
 krém (kenőcs), kenőcs
nederlande:
 pommade
perse:
 پماد
pole:
 krem, maść, pomada
portugale:
 pomada
rumane:
 crem
ruse:
 мазь, крем
slovake:
 masť na vlasy
ukraine:
 помада, мазь

pomadi

(tr)
Ŝmiri per pomado: pomaditaj, parfumitaj, brilantaj, bonodorantaj, torditaj en formo de misteraj ringoj, aŭ falantaj sur la frunton en signifplena malordo, [la haroj] prezentis majstraĵon de la friza arto kaj tuj donis al la figuroj de la junaj komizoj elegantecon de tre alta grado Marta .
beloruse:
 мазаць (мазьзю, крэмам)
ĉeĥe:
 napomádovat, pomádovat
france:
 pommader
nederlande:
 pommaderen
perse:
 پماد مالیدن
pole:
 smarować kremem maścią, pomadować
rumane:
 se unge cu crema, se unge cu unguent, pomadă
ruse:
 мазать, смазывать (кремом, мазью)
slovake:
 pomádovať
ukraine:
 помадити, змазувати

administraj notoj