Pomeri/o

Pomerio   Vikipedio

GEOGHIS Iama duklando, poste prusa provinco ĉe la Balta Maro ambaŭflanke de la nuna germana-pola landlimo: genue ĵetis sin la idolanoj sur la bordo de Pomerio, kiam venis la Danaj cignoj kun la standardo de la kruco kaj kun eltirita glavo [1].
germane:
Pommern

Antaŭpomerio

GEOG La okcidenta, germana parto de la iama provinco Pomerio: la plej granda urbo en Antaŭpomerio estas Stralsund [2].
germane:
Vorpommern

Meklenburgo-Antaŭpomerio  

GEOGPOL Federacia ŝtato de Germanujo, situanta en la nordorienta parto, limanta la Baltan Maron kun regurbo Ŝverino kaj plej granda urbo Rostoko: Meklenburgo-Antaŭpomerio […] neformale mallongigata MekPom […] limas al la Balta maro (norde), Pollando (oriente), la federaciaj landoj Brandenburgio (sude), Malsupra Saksio (sudokcidente) kaj Ŝlesvigo-Holstinio (okcidente) [3].
france:
Mecklembourg-Poméranie-Occidentale
germane:
Mecklenburg-Vorpommern
hungare:
Mecklenburg-Elő-Pomeránia
katalune:
Mecklenburg-Pomerània Occidental
portugale:
Mecklemburgo-Pomerânia Ocidental

administraj notoj

~o: Mankas dua fontindiko.
Antaŭp~o : Mankas dua fontindiko.
Meklenburgo-Antaŭp~o: Mankas dua fontindiko.