*popl/o PV

*poplo   Vikipedio

BOT Genro el familio salikacoj (Populus) de arboj kaj arbedoj kun triangulaj, kor- aŭ ovoformaj longtigaj folioj, kun amentoj kaj kapsuloj du- ĝis kvarpartaj, enhavantaj multajn lanugajn flugsemojn, similajn al neĝeroj: ĝi estis malnova domo, kun altaj muroj kaj altkreskaj poploj [1].
1. G. K. Chesterton, trad. C. Bean: La Naiveco de Pastro Brown, 1937
angle:
poplar
beloruse:
таполя
bulgare:
топола
ĉeĥe:
topol
france:
peuplier
germane:
Pappel
hungare:
nyár(fa)
latinece:
Populus
nederlande:
populier
pole:
topola
portugale:
choupo, álamo
rumane:
plop
ruse:
тополь
slovake:
topoľ
svede:
poppel

administraj notoj