predikativ/o PIV1

predikativo

GRA Vortfunkcio, esprimanta kvaliton, kiun oni atribuas per helpo de verbo al subjekto aŭ al objekta komplemento: en la frazoj „la tago estas bela“, „mi fariĝis kapitano“, „vi ŝajnas malgaja“, la vortoj „bela“, „kapitano“, „malgaja“ estas la predikativoj de la subjektoj „tago“, „mi“, „vi“. en la frazoj „ne nomu min reĝido“, „oni ne povas konsideri neekzistantaj tiujn faktojn“, la vortoj „reĝido“, „neekzistantaj“ estas la predikativoj de la objektaj komplementoj „min“, „faktojn“. VD:epiteto1, ligverbo
Rim. 1: En Esperanto predikativo estas esprimata per nominativo (do sen n-finaĵo).
Rim. 2: Oni uzu adjektivon por predikativoj rilatantaj al substantivoj kaj substantivecaj vortoj kaj pronomoj (vidu la ĉi-suprajn ekzemplojn), kaj oni uzu adverbon por predikativoj – subjektaj kaj objektaj – rilatantaj al infinitivoj kaj „ke“-propozicioj AdE: resti kun leono estas danĝere [1]; [ambaŭ ne] trovis utile batali malkaŝe kontraŭ la fluo de tiu ĉi kolero BdV . Eblas ankaŭ alivortigoj, kiuj tute forigas la objektan predikativon aŭ evitas miskomprenojn AdE: [ambaŭ ne] trovis, ke utilas batali malkaŝe kontraŭ la fluo de tiu ĉi kolero, aŭ: [ambaŭ ne] trovis tion utila, batali malkaŝe kontraŭ la fluo de tiu ĉi kolero.
Rim. 3: Pri la substantiva predikativo estas ankoraŭ tro frue por difini la uzadon, kiu hezitas inter la Zamenhofa la Eternulo bonvolis fari vin Lia popolo [2] kaj la pli moderna la reĝo faris lin sia ministro . Estas cetere facile eviti la heziton, skribante: la reĝo faris el li sian ministron AdE.
beloruse:
прэдыкатыў
ĉeĥe:
doplněk, predikativ
france:
attribut (du sujet, du C.O.D.)
germane:
Prädikativum, Prädikatsergänzung
hispane:
predicativo
hungare:
állítmány névszói része
japane:
属詞 [ぞくし], 叙述補語 [じょじゅつほご]
katalune:
predicatiu
nederlande:
bepaling van gesteldheid, naamwoordelijk deel v.h. gezegde
pole:
orzecznik, atrybut
portugale:
predicativo
ruse:
именная часть сказуемого, предикатив
slovake:
doplnok, predikatív, vetná príslovka
ukraine:
іменна частина присудка, предикатив

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.