8preleg/o PV

prelegi

Klarige kaj klerige prezenti iun temon al tiucele kunvokitaj homoj: prelegos sep fakuloj pri astronomio kaj scienco [1]; ricevinte la katedron de latina literaturo en Lozano, M. prelegas tie dum la akademia j. 1839 – 40 [2]; en kelkaj universitatoj de la Okcidento la profesoroj prelegas en apartaj vestoj, kutime kun tre larĝaj manikoj [3]; artistoj […] unu post la alia forŝteliĝis de la prelegado kaj preferis amuziĝi per kegloj [4].
1. Irl: Astronomia festivalo, Monato, 1999:3, p. 24a
2. Adam Mickiewicz, trad. Antoni Grabowski: Sinjoro Tadeo, Antaŭparolo.
3. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Malnova preĝeja sonorilo
beloruse:
выступаць (з дакладам, лекцыяй)
ĉeĥe:
přednášet (o), řečnit
ĉine:
演講 [yǎnjiǎng], 演讲 [yǎnjiǎng], 介紹性講演 [jièshàoxìngjiǎngyǎn], 介绍性讲演 [jièshàoxìngjiǎngyǎn], 主講 [zhǔjiǎng], 主讲 [zhǔjiǎng]
france:
disserter, donner une conférence
germane:
vortragen, vorlesen
hispane:
disertar
hungare:
előad, felolvas
japane:
講演する [こうえんする]
katalune:
conferenciar, dissertar
nederlande:
een voordracht geven
pole:
wygłosić prelekcję, wygłosić odczyt
ruse:
выступать с докладом
slovake:
prednášať
taje:
บรรยาย
ukraine:
читати лекцію, доповідь

prelego

PED Parolado forme simila al lekcio, kiu tamen povas esti adresita al pli vasta aŭ malpli konstanta publiko: prelego pri drenado, humspecoj, sterko, kulturado [5]; je la naŭa horo la politeknikisto komencis sian prelegon kaj siajn eksperimentojn, kaj nun mi miaflanke estis lia aŭskultanto [6]; la tekston aŭtoris ĉefe Jouko Lindstedt kaj Giorgio Silfer, sed ankaŭ Amri Wandel kungvidis la dumkongresan seminarion, sur kies prelegoj ĝi baziĝas [7].
angle:
lecture, talk
beloruse:
лекцыя (публічная), даклад
ĉeĥe:
přednáška, výklad
ĉine:
講座 [jiǎngzuò], 讲座 [jiǎngzuò], 報告 [bàogào], 报告 [bàogào], 演講 [yǎnjiǎng], 演讲 [yǎnjiǎng], 講辭 [jiǎngcí], 讲辞 [jiǎngcí], 講課 [jiǎngkè], 讲课 [jiǎngkè], 報告會 [bàogàohuì], 报告会 [bàogàohuì]
france:
conférence (exposé), exposé (conférence)
germane:
Vortrag, Vorlesung
hispane:
disertación
hungare:
előadás, felolvasás
japane:
講演 [こうえん], 講話 [こうわ], 講義 [こうぎ]
katalune:
discurs, conferència, dissertació
nederlande:
lezing
pole:
odczyt, prelekcja
portugale:
preleção, aula, conferência letiva (universidade), palestra
ruse:
публичная лекция, доклад
slovake:
prednáška
svede:
föreläsning, föredrag
taje:
การบรรยาย
ukraine:
(публічна) лекція, доповідь

preleganto

Homo publike paroladanta pri iu temo, ekzemple okaze de kongreso: al la evoluo de Esperanto […] kontribuis ankaŭ la oratoroj, prelegantoj kaj ĉiu alia aktiva uzanto de la lingvo en la kluboj kaj societoj, dum kongresoj kaj konferencoj [8]; inter la trideko da prelegantoj […] interplektiĝis bonaj amikecoj, kiel kutime en malvasta rondo de samfakuloj [9].
8. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
9. C. Minnaja: Du akademioj kune, Monato, 2002:1, p. 26a
beloruse:
выступоўца, дакладчык, лектар
ĉeĥe:
docent, přednášející
ĉine:
講師 [jiǎngshī], 讲师 [jiǎngshī], 大学讲师 [dàxuéjiǎngshī], 大學講師 [dàxuéjiǎngshī], 演說家 [yǎnshuōjiā], 演说家 [yǎnshuōjiā], 私人教师 [sīrénjiàoshī], 私人教師 [sīrénjiàoshī], 編外講師 [biānwàijiǎngshī], 编外讲师 [biānwàijiǎngshī]
france:
conférencier
germane:
Vortragender, Redner, Dozent
hispane:
disertante, disertador
hungare:
előadó
japane:
講師 [こうし], 講演者 [こうえんしゃ]
katalune:
conferenciant, dissertant
nederlande:
docent, voordrachtgever
pole:
prelegent, lektor
ruse:
докладчик, выступающий, лектор
slovake:
prednášateľ
ukraine:
лектор, доповідач

prelegejo

PED Loko aranĝita por prelegado: elokventaj personoj aŭdigis siajn voĉojn en parlamentoj, en popolaj kunvenoj, en universitatoj, en prelegejoj [10]; protestis studentoj, okupante prelegejon kaj klopodante bari la enirejon de la konferencejo [11]; (figure) ne estus malfacile – per kelkaj ekzempleroj el la libro meti en ridegon tutan prelegejon [12]. VD:aŭditorio, aŭlo
10. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
11. Monato, Walter Klag: Reformo fuŝita, 2010
12. V. Ošlak: Foje eĉ pensi estas ĝuo, 2003
beloruse:
аўдыторыя (для лекцый)
ĉeĥe:
přednáškový sál
ĉine:
会议室 [huìyìshì], 會議室 [huìyìshì], 会议厅 [huìyìtīng], 會議廳 [huìyìtīng]
france:
salle de conférence
germane:
Hörsaal
pole:
audytorium, widownia
slovake:
prednášková sála

administraj notoj