*procent/o

*procento

1.
EKON Profito produktata de monsumo pruntita aŭ ŝuldata: se vi pruntedonos monon al […] iu malriĉulo apud vi, ne estu por li premanto, ne metu sur lin procentojn [1]; donante al li monon, ne postulu de li procentojn [2]; vi devus doni mian monon al la bankistoj, kaj veninte, mi ricevus mian propraĵon kun procento [3]; (figure) la procento da saĝo estas tre malgranda IK . SIN:interezo
2.
EKON Profito produktata de cent monunuoj dum unu jaro: dudek mil kronoj da procentoj en jaro FK ; la dividendo estos 5 procentoj (5%); la malneta enlanda produkto […] estos en la venontaj dek jaroj je duonprocento pli alta [4]; la interezo en Usono estis klare pli alta ol en Eŭropo, nome 1 ĝis 2 procent-poentojn [5]. VD:rento.
3.
MAT Valoro aŭ taksado difinita rilate al la nombro cent: ni taksos vian propraĵon, vi pagos al li dudek procentojn de ilia valoro [6]; impostoj pro cigaredoj en Britio atingas 80 procentojn de la prezo [7]; laŭ plej freŝa esploro 23 procentoj de ĉiuspecaj arboj havas mezgradajn ĝis gravajn damaĝojn [8]; Karakteriza pri la blondaj bieroj de alta fermentado estas la alta alkohol-enhavo (pli ol 6 procentoj) [9]; ok procentoj de la loĝantaro havas sanproblemojn [10]; el 178 titoloj […] nur 27 estas anglalingvaj, dum alta procentaĵo estas […] en la germana [11]; tiu transiro en multaj kazoj kaŭzis pli ol 50-procentan redukton de la produktado [12]. SIN:elcento, pocento, centono
Rim.: Por la senco 3 ŝajnas preferinde uzi elcentopocentocentono kaj lasi al procento sencon nur financan.
Rim.: Vidu tiun rimarkon.
angle:
per cent, percent, per centum, percentage 1. rate (financial), interest rate 2. rate (financial), yield (financial)
beloruse:
працэнт, адсотак
ĉeĥe:
procento ,, procentuální výnos, zisk
ĉine:
百分 [bǎifēn], 百分率 [bǎifēnlù:], 百分之 [bǎifēnzhī], 百分数 [bǎifēnshù], 百分數 [bǎifēnshù], 百分比 [bǎifēnbǐ], % [pā], 巴仙 [bāxiān], 巴先 [bāxiān]
france:
1. intérêt (financier) 2. rente, dividende 3. pourcent, pourcentage
germane:
1. Zinsgewinn 2. Zinsgewinn im Jahr, Zinseinkommen im Jahr, jährliche Dividende, Jahresdividende 3. Prozent 3. Prozent, vom Hundert, Anteile vom Hundert
hispane:
interés, renta, por ciento, porcentaje 1. interés (financiero) 2. renta, dividendo 3. por ciento, porcentaje
hungare:
1. kamat 2. kamatláb 3. százalék
japane:
パーセント, 利率 [りりつ], 利回り [りまわり], 利息 [りそく], 利子 [りし]
nederlande:
1. rente 2. procent 3. percent (ontr.)
pole:
procent, odsetek
portugale:
1. porcentagem, percentagem
ruse:
процент
slovake:
percento, úrok
ukraine:
відсоток, процент

*procentego [13]

EKON Procento pli granda ol la leĝa, kutima; uzuro: vi prenas procentegon de viaj fratoj [14]! [li] sian havon per procentegoj kaj troprofito [15]; mi ne pruntedonis procentege, mi ne prenis prunte, tamen ĉiuj min malbenas [16]; doni kontraŭ procentegoj [17]; procentegisto [18].
angle:
extortionate interest, usury
beloruse:
завысокі адсотак
ĉeĥe:
nadměrný zisk, nadměrný úrok
ĉine:
高利 [gāolì]
france:
usure
germane:
Wucher, Zinswucher
hispane:
usura
hungare:
uzsorakamat
japane:
高利 [こうり]
nederlande:
woekerrente
pole:
lichwa
slovake:
úžernícky úrok
ukraine:
дуже високий відсоток/процент, лихва

centprocente

(figure) Tute, senmanke, senrezerve: ni faros tion centprocente [19]; [tio] ne estas centprocente klare [20]; niaj motivoj neniam estas centprocente puraj, kaj niaj konsideroj estas laŭdifine mankhavaj [21]; tio ŝajnas bedaŭrinde realisma, sed ne centprocente vera [22].
19. Monato, Hokan Lundberg: Spirita scienco ĉu tio eblas?
20. Monato, Laimius Stražnickas: Kiam eŭro venos al Litovio?
21. Monato, Christian Declerck: Spirituala materialismo
22. Michel Duc Goninaz: Eks-Jugoslavio: kiu kiun mistifikas?, Monato, 2000/06, p. 8
beloruse:
стоадсоткава, на сто адсоткаў
ĉine:
百分 [bǎifēn]
germane:
hunderprozentig
pole:
w stu procentach

administraj notoj