psikopat/o PIV1 , psiĥopat/o

psikopato, psiĥopato

(malofte)
MEDPSI Mensmalsanulo: dank’ al Esperanto mi konatiĝis kun inteligentaj, noblaj, simpatiaj homoj... maldank’ al nia kara lingvo mi kontaktis, pli malpli hazarde, kun friponoj, kokin-cerbaj solenuloj, psikopatoj [1]; venu, ĝenu, psikopato, faru bruon sen-kompate [2]; noto verkita de psikopato, kies kruelo certe pensigas pri la putpendola Poe [3]; Charles Manson […] iĝis vera psiĥopato, kiu vidis sin kiel enkorpiĝon de Kristo kaj la Satano [4].
1. F. de Diego: en Fernando de Diego, tradukisto, eseisto, vortaristo, Sennaciulo, 2004:5, p. 77a
2. Pako: Mondo-fina repo, 2008-05-22
3. Jorge Camacho: Pri realo kaj la malo, Monato, 2000/09, p. 23
4. Vikipedio, Charles Manson
beloruse:
псыхапат
ĉeĥe:
psychopat
ĉine:
精神病患者 [jīngshénbìnghuànzhě]
france:
psychopathe
germane:
Psychopat
nederlande:
psychopaat
pole:
psychopata
rumane:
psihopată
slovake:
psychopat
ukraine:
психопат

administraj notoj