2puritan/o PV

puritano

1.
KRI Ano de angladevena presbiteriana eklezio, kiu celas restarigi kristanismon en ĝian primitivan purecon, kaj kies anoj pro persekutoj en la 17a jarcento grandparte migradis al Ameriko: ne necesas esti romkatoliko por ĝui la poezion de Dante, nek puritano por ĝui la poezion de Milton[1].
2.
Tre severmora homo.
1. William Auld: El kolza kampo (Glaŭka lum': Geja antologio), Monato, jaro 1995a, numero 9a, p. 23a
angle:
 puritan
beloruse:
 пурытанін
ĉeĥe:
 puritán, čl. přísných mravů
france:
 puritain
germane:
 Puritaner
hungare:
 puritán
nederlande:
 puritein
pole:
 purytanin
portugale:
 puritano
ruse:
 пуританин
slovake:
 puritán
ukraine:
 пуританин

puritanismo

1.
Doktrino kaj religia moro de la puritanoj.
2.
Severmoreco: lia puritanismo inkluzivas fumadon: li ne inklinis malpermesi al virinoj fumi; nur preferis ke la virinoj kiujn li preferas, ne fumu [2].
2. J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978
angle:
 puritanism
beloruse:
 пурытанства, пурытанізм
france:
 puritanisme
germane:
 Puritanismus
hungare:
 puritanizmus
nederlande:
 puritanisme
pole:
 purytanizm
ruse:
 пуританство
ukraine:
 пуританство

administraj notoj