Putin/o

Putino

PERS Vladimiro Putino, ruslingve Владимир Путин, prezidanto de Rusujo (2000 – 2008, 2012 – nun): sinjoro Putino estas lerta politikisto [1]. Putino jam komandis la formeton de ĉiuj araneaĵoj ĉe la nukleaj ogivoj, dum li promesis „trafi ĉiujn ribelajn ĉeĉenojn ĝis la plej kaŝitaj klozetoj kaj latrinoj“ [2].
Rim.: Pro la homonimeco kun la fivorto „putino“ oni kelkfoje taksas ĉi tiun esperantigon ofenda aŭ evitinda: el la patrujo de Lev Tolstoj revenas granda timo pro la putineca Putino (tion iel diris S. Maul), kiu fanatike prostituiĝas denove pro idiotaj petrolo kaj patriotismo [3].
1. Mireille Corobu: Re: Humanitara katastrofo, soc.culture.esperanto, 2015-02-07
2. Gilbert Ledon: Milito kaj paco, Monato, 2000/03, p. 5
3. Gilbert Ledon: Milito kaj paco, Monato, 2000/03, p. 5
angle:
Putin
beloruse:
Пуцін
ĉine:
普京 [pǔjīng]
france:
Poutine
germane:
Putin
hispane:
Putin
itale:
Putin
katalune:
Putin
nederlande:
Poetin
pole:
Putin
portugale:
Putin
rumane:
Putin
ruse:
Владимир Путин
svede:
Putin
turke:
Putin
ukraine:
Путін

administraj notoj