8radiator/o

radiatoro

Aparato aŭ maŝinorgano, tra kiu cirkulas likvaĵo disradiante varmon por hejti lokon aŭ por malvarmigi maŝinparton aŭ sistemon: la vaporo poste estas kunpremata per kompresoro kaj ĝi fordonas sian varmon ene de radiatoro kiu estas fiksita ekstere surdorse de la fridujo [1]; moderna procesoro de persona komputilo ofte uzas por siaj milionoj da transistoroj ĉirkaŭ 50 vatojn, tiu tuta energio iĝas varmo […], por ke ĝi ne difektiĝu aŭ fandiĝu […] oni uzas radiatoron kaj ventumilon [2].
1. Vikipedio, Fridujo
2. Franck Arnaud: Kvietigu tiun komputilon!, Monato, 2004/03, p. 15
angle:
radiator
beloruse:
радыятар
ĉine:
散热器 [sànrèqì], 散熱器 [sànrèqì]
france:
radiateur
germane:
Radiator, Wärmetauscher, Heizkörper, Verflüssiger (Kühlschrank), Kühlkörper
japane:
ラジエーター, 放熱器 [ほうねつき]
nederlande:
radiator
pole:
grzejnik, kaloryfer
rumane:
radiator
ukraine:
радіатор

administraj notoj