radiografi/o PV

radiografio

1.
SCIMED Fotado per elektromagnetaj, aparte rentgenaj, radioj: Heinrich Rudolf Hertz […] liveris la bazon por la evoluigo de la sendrata telegrafado kaj de la radiografio [1]; la industria radiografio uzas ofte gama-radiadon por malkovri difektojn ene de la metalaj materialoj. [2]; ikso-radioj: […] plej konata utiligo estas la medicina radiografio [3]; en la unua fazo de restaŭrado, la statuo estas submetata al iuspeca radiografio, la verko estas […] prilumata per potenca reflektoro [4]. VD:radioskopio
2.
Radiografiaĵo: unue la paciento neas la malsanon, li asertas, ke la radiografio estis interŝanĝita aŭ ke la kuracisto fuŝdiagnozis [5].
angle:
radiography
beloruse:
радыёграфія, рэнтгенаграфія
ĉeĥe:
radiografie
france:
radiographie
germane:
Radiografie, Röntgen
hispane:
radiografía
hungare:
radiográfia
japane:
X線撮影法 [えっくすせんさつえいほう]
katalune:
radiografia
nederlande:
radiografie, röntgen-fotografie
pole:
radiografia
portugale:
radiografia
rumane:
radiografie
ruse:
радиография, рентгенография
slovake:
rádiografia
ukraine:
радіографія

radiografiaĵo

Bildo farita per radiografio1: radiografiaĵo ekmontris metalajn rubaĵojn en la kokso [6]; la radiografiaĵo montras unu rompitan ripon [7].
beloruse:
рэнтгенаграма
france:
radiographie
germane:
Röntgenaufnahme
pole:
zdjęcie rentgenowskie, rentgenogram
rumane:
imagine cu raze X

administraj notoj

~aĵo : Mankas verkindiko en fonto.